RUMANAJ POPOLKANTOJ
I.

Kiu scias, kaj divenas,
ke la am' de kie venas,
kiu scias, kiu konas,
ĝi el kio ekburĝonas?

El la lipo ruĝe flama,
el la kolo perl-ornama,
el dorlotaj vortoj, petoj,
dolĉaj, rondaj brustmontetoj.

II.

Ho turteto senkonsola,
kompatinda, ve al ĝi,
restis sola, tute sola,
kompatinda, ve al ĝi.
Flugas tra l' dezert' senkante,
pli mortinte, ol vivante,
plendas ĝi dum vivo sia,
ne pariĝas kun alia.
Ĝi tra verda bosk' rapidas
kaj ĝin ŝajne eĉ ne vidas,
flugas ĝis la falo svena,
sen ripoz' sur branĉ' serena.
Se ĝi fine tamen haltas,
nur sur sekan branĉon saltas,
aŭ sur nudan rokon iras,
trinki, manĝi ne deziras.
Se ĝi klaran akvon vidas,
ĝin diskirlas, forrapidas,
se ĉasisto venas voje,
kontraŭflugas ĝi malĝoje.